ESF PLANAS PLIVASTIGON DE LERNU.NET
Le reta Esperanto-lernejo lernu! estas preta por nova evolu-etapo. Tion
konkludis la estraro de ESF, kiu kunsidis la 17an de junio en Emeryville,
Kalifornio, traktante detalan proponon ellaboritan de komuna laborgrupo de
ESF kaj E@I.
"Kiam ni decidis investi en lernu! en 2002, ni ne antaŭvidis la
eksplodan kreskadon de retaj komunumoj" konstatis ESF-vicprezidanto Mark
Fettes, kiu gvidis la laborgrupon. "Nun la cent mil uzantoj de lernu!
estas la plej granda Esperanto-komunumo en la reto. Tio donas bonan bazon
por la kreado de novaj servoj, kiuj utilos al ĉiuj esperantistoj."
La laborgrupo proponis renovigon de lernu!, ĝian kunligon kun la
inform-paĝaro aktuale.info, kaj la kreon de diversaj novaj eblecoj
inkluzive de multilingva pago-sistemo por faciligi aĉetojn, vendojn,
abonojn, aliĝojn, donacojn kaj aliajn ekonomiajn agadojn. La propono
antaŭvidis, ke post komenca periodo la komunumo sukcesos produkti sufiĉe
da enspezoj por kovri sian daŭran prizorgadon. La ESF-estraro akceptis
tion kiel strategian celon, kaj konsentis financi pluan esploradon,
analizadon kaj intensan planadon de tia projekto.
En la laborgrupo membris, krom Fettes, ESF-estrarano Derek Roff,
ESF-administranto Joel Amis, E@I-gvidanto Peter Balaž,
lernu!-administranto Erin Piateski, kaj Jevgenij Gaus, la ĉefo de teknika
entrepreno Studio GAUS.